Job 18

1Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: 2Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos. 3Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj? 4Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko? 5La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro. 6La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos. 7Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos. 8Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo. 9La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos. 10Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo. 11De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn. 12Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj. 13Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto. 14Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj. 15Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro. 16Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj. 17La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita. 19Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko. 20La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo. 21Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.

Copyright information for Esperanto